Zorro | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo • fikciulo en televida serio • movbilda persono • fictional vigilante | |
Kreita de | Johnston McCulley |
Verko | The Curse of Capistrano Zorro stories |
Rolita de | Douglas Fairbanks, Guy Williams, Alain Delon, Anthony Hopkins, Antonio Banderas, Tyrone Power, Duncan Regehr, George Hamilton, Frank Langella, Henry Darrow, Richard Gutierrez, Pierre Brice, Sean Flynn, Gordon Scott, Rodolfo de Anda, Miguel Bernardeau, Jean Dujardin |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Usono • Meksiko |
Okupo | mondumano • glavobatalanto • homrajta aktivulo • eksterleĝulo • privatmilicano |
Patro | Alejandro de la Vega |
Flankulo de | Bernardo |
Infanoj | Elena de la Vega |
Malamikoj | Rafael Montero • Sergeant Pedro Gonzales • Captain Ramón • Monastario • Captain Pasquale |
Zorro (hispane "vulpo") estas meksika romana figuro. La historio parolas pri venĝanto de la malriĉuloj, kiu estis ekde la 1920-aj jaroj filmita plurfoje kaj servis kiel modelo por la komiks-heroo Batman.
La historio okazas en la 19-a jarcento, en Kalifornio, kiam la lando kaj la urbo de Los Angeles apartenis al Meksiko, en la epoko de Maksimiliano la 1-a kaj ribelo Benito Juárez. Hispana nobelo nomata « Don Diego de La Vega » vivas duoblan vivon; dumtage li estas riĉa ĉarmemulo, dumnokte li sin batas por la justeco sub la nomo de « Zorro ».