Nederlandlingva Vikipedio

Nederlandlingva Vikipedio
Retadreso nl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo nederlanda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 5-a de majo 2024
Artikolnombro 2 157 716
Profundeco 19.1
Paĝoj 4 627 671
Redaktoj 67 319 148
Uzantoj 1 341 608
Aktivaj uzantoj 3 691
Administrantoj 34
Dosieroj 20
vdr

La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.

Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.

La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.

Gravaj datoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj