€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Luksemburgo, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La luksemburgajn eŭro-monerojn produktigas la nederlanda monerfarejo.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La luksemburgaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn, kiujn desegnis Yvette Gastauer Claire, por la tri serioj de moneroj. Tamen, ĉiu desegnaĵo surhavas portreton de la grandduko Henriko de Luksemburgo, kaj la nomon de la lando, LËTZEBUERG en la luksemburga lingvo.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
1,00 € | 2,00 € | 2,00 € memorigaĵo |
po ses-foje, do entute 12 steloj |
De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. Luksemburgo ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj: