Károly Kárpáti | |
---|---|
Károly Kárpáti | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1906 en Eger |
Morto | 23-an de septembro 1996 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto • sporta trejnisto • arbitraciisto • universitata instruisto |
Károly Kárpáti , laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Károly estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, arbitraciisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kellner.
Károly Kárpáti naskiĝis la 2-an de julio 1906 en Eger, li mortis la 23-an de septembro 1996 en Budapeŝto.
Károly Kárpáti devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1937. Dum la 2-a mondmilito komence la kontraŭjudaj leĝoj ne tuŝis lin pro la olimpika ormedalo, tamen en la lasta periodo li estis trudlaboristo en la nuntempa Ukrainio. Li sukcese kaŝiĝis kaj travivis la holokaŭston. Li ricevis premiojn (ankaŭ internaciajn) inter 1936-1996.
Károly Kárpáti komencis luktadi en 1925 en Debrecen, inter 1926-1936 li estis luktisto en sportklubo de Újpest. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1928-1932, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 19-foje inter 1927-1936. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun ora kaj arĝenta medaloj en liberstila luktado, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1930. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1936, poste li estis lerneja sportinstruisto, baldaŭ trejnisto, internacia arbitraciisto, kaj altlerneja instruisto en la Gimnastika Altlernejo, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo.